El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun Peter Cosgrove

| 2014-11-18
Bookmark and Share

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĝenerala gubernatoro de Aŭstralio Peter Cosgrove en intervidiĝo

 

    La 17-an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun ĝenerala gubernatoro de Aŭstralio Peter Cosgrove en Kanbero, ĉefurbo de Aŭstralio.

 

    Antaŭ la intervidiĝo Peter Cosgrove aranĝis ceremonion por bonvenigi Xi Jinping. Poste ili faris sinceran kaj amikan interparolon.

 

    Xi Jinping laŭdis la pozitivan kontribuon de Peter Cosgrove por akceli kunlaborojn inter Ĉinio kaj Aŭstralio en defendaj aferoj. Li diris, ke Ĉinio donis grandan atenton al la disvolviĝo de la rilatoj inter la dulandaj armeoj, volontas intensigi kunlaborojn kun Aŭstralio en defendaj aferoj per reciproka vizito de altranguloj, komunaj manovroj kaj trejnoj, interkonsiliĝoj pri defendaj aferoj kaj aliaj formoj, kaj kune konservi la pacon kaj stabilecon de la regiono.

 

    Peter Cosgrove gratulis, ke Ĉinio kaj Aŭstralio starigis ĉiuflankajn strategiajn partnerajn rilatojn kaj vere finis intertraktadon inter la du landoj pri liberkomerca interkonsento. Li opinias, ke tio plene enkorpigis la grandegan potencialan forton de la dulanda kunlaboro kaj la fortan deziron de la du landoj por intensigi kunlaborojn. Li diris, ke li ĝoje vidis, ke la armeoj de la du landoj multigis interfluojn kaj kunlaborojn kaj faris komunajn manovrojn kaj trejnojn; ĉinaj armeanoj estas unuaklasaj kaj ili donis al li profundan impreson. Li diris, ke li estas plena je fido pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

1  2  3  4  5  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments