El Popola Ĉinio>头条新闻>

La nombro de divorcoj rapide kreskas en Ĉinio

| 2014-11-18
Bookmark and Share

 

    La ĉina ekonomio kreskas, la viv-nivelo de la ĉinoj altiĝas kaj ... multiĝas divorcoj, oni observas. Lastatempe la reta versio de la kantona ĵurnalo Yangcheng (ycwb.com) raportis, ke ekde 2004 la nombro de divorcoj daŭre kreskas en Ĉinio.

 

    Estas raportite, ke en 2013 estis 3.5 milionoj da eksgeedziĝoj en la lando. Jen kresko je 12.8 procentoj kompare kun la antaŭa jaro.

 

    Ekzemplo de Guangzhou

 

    Ŝajne la ekzemplo de la provinco Guangzhou, suda Ĉinio, bone spegulas la ĝeneralan tendencon de la tuta lando. En la provinco en 2003 okazis nur 4 404 divorcoj, dum dek jarojn poste 24 838: kresko je 564 procentoj!

 

    Ne nepre temas pri junaj paroj, kiuj rapidas fini sian geedzecon, male al la supozo, kiun oni povus facile fari.

 

    Fakte la plej granda aĝo-grupo, kiu emas divorci en Guangzhou, montriĝis tiuj inter la aĝoj de 30 kaj 39 (entute 151 837 divorcoj en 2013), kaj ilin sekvas tiuj, kiuj havas la aĝon de pli ol 40 jaroj (entute 136 766 divorcoj).

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments