El Popola Ĉinio>头条新闻>

La agado "Sperti Ĉinion" en Aŭstralio

| 2014-11-19
Bookmark and Share


Cui Yuying (la 1-a de maldekstre) en parolo en la inaŭgura ceremonio

 


Cui Yuying (maldekstre) en konigo pri la libro La Bela Ĉinio al Mou Dimo (dekstre)

 

    La 16-an de novembro en Melburno de Aŭstralio inaŭguriĝis la agado "Sperti Ĉinion". Tie komenciĝis ankaŭ la komuna ekspozicio de ĉinaj libroj, grava konsistiga parto de la agado "Sperti Ĉinion". La inaŭguran ceremonion ĉeestis Cui Yuying, vicdirektorino de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Mou Dimo, parlamentanino de Melburno, Huang Guobin, vicĝenerala konsulo de Ĉinio en Melburno, ĉinaj kaj fremdlandaj gastoj kaj raportistoj el ĉefaj amaskomunikiloj de Ĉinio kaj Aŭstralio.

 

    En la inaŭgura ceremonio la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio donacis al la melburna registaro 2 mil librojn en la lingvoj ĉina kaj angla. Ili estos metitaj en publikaj bibliotekoj en la urbo por legado de lokanoj.

 

    En sia parolo Cui Yuying rekomendis la libron Xi Jinping: Regado de Ĉinio. Ŝi diris: "La nova gvidantaro de Ĉinio gvidas la ĉinan popolon batali por realigi la revon de Ĉinio, kiu alportos al la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio ŝancojn kaj movfortojn, kunligos la koron de la ĉina popolo kaj tiun de la aŭstralia, antaŭenpuŝos kunan penadon de la dulandaj popoloj por realigi sian belan revon." Mou Dimo diris: "Mi tre admiras la esprimon pri la revo de Ĉinio kaj bone sciis la grandegan potencialan forton enhavantan en la esprimo. La revo de Ĉinio estos revo certe realigebla. Melburnanoj deziras pli multe koni Ĉinion, pli multe sperti la belecon de Ĉinio." Ŝi ĝoje akceptis la librojn Xi Jinping: Regado de Ĉinio, La Revo de Ĉinio kaj La Bela Ĉinio, kiujn al ŝi donacis Cui Yuying.

 

    La komuna ekspozicio de ĉinaj libroj estas okazigita en kelkaj librovendejoj en la urboj Melburno kaj Sidnejo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments