El Popola Ĉinio>头条新闻>

Starigita ĉina-aŭstralia ampleksa strategia partnereco

| 2014-11-19
Bookmark and Share


Intertrakto inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aŭstralia ĉefministro Tony Abbott en 17-a de nobembro en Kanbero, ĉefurbo de Aŭstralio

 

    Ĉinio kaj Aŭstralio enpaŝis novan vojon por siaj rilatoj, kiam la du landoj promociis siajn diplomatiajn rilatojn ĝis ampleksa strategia partnereco, kaj praktike finis sian intertraktadon pri liberkomerca interkonsento.

 

    "Tio estas natura rezulto de la du flankoj por kune decidi levi la duflankajn rilatojn," ĉina prezidanto Xi Jinping vizitanta Aŭstralion diris al aŭstralia ĉefministro Tony Abbott en la 17a de novembro.

 

    Xi diris, ke kiel gravaj landoj en la regiono de Azi-Pacifiko Ĉinio kaj Aŭstralio ĝuis ekonomian interkompletigon, amikajn rilatojn inter la du popoloj, oftajn kontaktojn kaj vastan kunlaboron.

 

    "La du flankoj sur la nova historia punkto devas vastigi interŝanĝojn, fortigi dialogojn, respekti unu la alian, antaŭeniri plu kaj profundigi kunlaboron por profitigi la popolojn de la du landoj kaj kontribui por paco kaj prospero en la regiono kaj la tuta mondo," Xi diris.

 

    Abbott diris, ke la vizito de prezidanto Xi havas historian signifon, kaj la starigo de ampleksa strategia partnereco inter Aŭstralio kaj Ĉinio markas pli altan nivelon de la dulandaj rilatoj.

 

    Li diris, ke Aŭstralio admiras la atingojn, kiujn Ĉinio akiris en reformado kaj pordomalfermo, kaj volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio surbaze de reciproka respekto, amikeco kaj reciproka profito.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments