El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina kulturo lokita en Aŭstralio

| 2014-11-19
Bookmark and Share


Xi Jinping kaj Tony Abott en la senvualiga ceremonio

 


La 26-an de julio en la Ĉina Kultura Centro, oni instruis al la lokanoj kiel fari Hanika (tradicia ĉina mongola metiartaĵo)

 


La Pekina Ĝardeno en Kanbero

 

    La 17-an de novembro en Kanbero, la ĉefurbo de Aŭstralio, okazis la ceremonio por senvualigi samtempe la Ĉinan Kulturan Centron de Sidnejo, la Pekinan Ĝardenon kaj la ĉinan domon de la biblioteko de la Teknologia Universitato de Sidnejo. Ĉeestis la ceremonion ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aŭstralia ĉefministro Tony Abott.

 

    Kiel la unua ĉina kultura centro en Oceanio, tiu en Sidnejo estas la 19-a centro konstruita de la ĉina registaro eksterlande. En majo de la kuranta jaro okazis ĉi tie pli ol 30 aktivadoj, inkluzive de ekspozicioj, prezentadoj, prelegoj kaj filmoj, kiuj plaĉis al la loĝantoj.

 

    La Pekina Ĝardeno, aldonaĵo de la pekina registaro al la kanbera registaro, sidiĝas ĉe la lago Burley Griffin kun granda areo de dek mil kvadrataj metroj. Konstruita kaj desegnita kun koncepto de la ĉina antikva kulturo kaj tiu de la tradicia arkitekturo, ĝi estas harmonia kun la natura pejzaĝo ĉirkaŭa, reprezentante la filozofion "harmonio kun la homo kaj la naturo" de la konstruado de ĉinaj ĝardenoj.

 

    La ĉina domo de la biblioteko de la Teknologia Universitato de Sidnejo kunlabore konstruita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la universitato, enhavas riĉan diĝitan informon. Oni povas pruntepreni pli ol 40 mil diversajn elektronikajn librojn, 20 mil bildojn, 30 mil gazetojn kaj multajn filmojn en la ĉina domo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments