El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forpasis Takakura Ken, japana aktoro

| 2014-11-19
Bookmark and Share

    La 10-an de novembro forpasis en Tokio Takakura Ken, fama japana aktoro, en la aĝo de 83 jaroj. La novaĵo estis diskonigita nur en la 18-a de novembro.

 


Takakura Ken  

 

    Li estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj film-steluloj de la postmilita Japanio,

 

    Dum la tuta vivo Takakura Ken aperis entute en 205 filmoj. Estis planite, ke oni produktu lian novan filmon en la venonta jaro, sed tio ne plu estos ebla.

 

    La vivo de Takakura Ken

 

    Takakura Ken naskiĝis en la 16-a de februaro, en la gubernio Fukuoka, Japanio. Lia vera nomo estas Oda Gôichi. Post la diplomiĝo de universitato li debutis kiel film-aktoro en 1956. Li mem poste diris, ke li ne havis intencon fariĝi aktoro kaj foje larmis dum la postkulisa ŝminkado.

 

    En la 1960-aj jaroj li ofte ludis rolon de yakuza (japana gangstero) kaj fariĝis heroo por la tiamaj ribelantaj studentoj japanaj. Lia rolo kiel discplinita gangstero establis lian bildon kiel "la viro inter la viroj". Pli poste li ne plu rolis kiel yakuza sed daŭre fascinis la publikon per rafinita aktorado.

 


Takakura Ken en la junaĝo 

 

    En 1959 li edziĝis kun Eri Chiemi, fama kantistino/aktorino. En 1962 la edzino gravediĝis sed pro grava akuŝa malsano devis aborti. En 1971 ili divorcis kaj Takakura neniam denove edziĝis.

 

    Takakura ricevis diversajn film-premiojn kaj kelkajn ordenojn: i.a. en 2013 la japana registaro donis al li la Ordenon de Kulturo, kiun al li persone enmanigis la japana imperiestro.

 

    Kontraste al la imago de senkompata yakuza, en la reala vivo Takakura Ken estis tre ĝentila homo kaj kutimis saluti ĉiujn personojn engaĝitajn por filmkreado, inkluzive de junaj aktoroj kaj subkliŝaj laborantoj.

 

    Konateco en Usono

 

    En Usono li estas konata kiel la japana ekvivalento de Clint Eastwood. Unue li aperis en la holivuda filmo "The Yakuza" ("La Yakuza", 1975, reĝisorita de Sydney Pollack), en kiu partoprenis ankaŭ usona aktoro Robert Mitchum. Sekve li ludis rolon ankaŭ en la komedia filmo "Mr. Baseball" ("S-ro basbalo", 1992).

 


Takakura Ken (maldesktre) kun Michael Douglas en la filmo "Black Rain" 

 

    Sed li vere famiĝis en Usono danke al la filmo "Black Rain" ("Nigra pluvo", 1989, reĝisorita de Ridley Scott), en kiu li ludis la rolon de japana policisto. En la filmo la policisto komence malakordiĝis sed fine kunlaboris kun sia novjorka kolego, kies rolon ludis Michael Douglas, alia fama usona aktoro.

 

    Kondolencis ankaŭ la ĉina registaro

 

    Ankaŭ en Ĉinio Takakura Ken estas vaste konata. Kiam lia morto fariĝis konata, Hong Lei, proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio, esprimis kondolencon. Li diris i.a., ke "s-ro Takakura Ken ... faris gravan kaj aktivan kontribuon por la kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio".

 


Filmo "Zhuibu"

 

    Fakte la filmo "Kimi yo fundo no kawa o watare" ("Vi, transiru la riveron de indigno"; 1976), en kiu Takakura Ken ĉefrolis, estis la unua eksterlanda filmo prezentita en Ĉinio post la fino de la Kultura Revolucio, en 1978. Ĝi lasis fortan impreson al la ĉina publiko, kiu tiam estis elĉerpita post dek jaroj da tumultoj. En Ĉinio, parenteze la filmo estas konata per alia titolo: "Zhuibu" ("Persekutado").

 

    En 2005 li aperis en la ĉina-japana filmo reĝisorita de la ĉina reĝisoro Zhang Yimou: "Qianli zou danqi" ("Rajdante sola mil mejlojn"). Krome en 2006 li enposteniĝis kiel gastprofesoro de la Pekina Akademio pri Filmoj.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments