El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

E-kurso en Nepalo

| 2014-11-20
Bookmark and Share

de Esploristo (Pradip Ghimire)

 


Kunfotiĝo sur verda herbejo

 


En la kurso

 

    De la 1a ĝis la 15a de novembro 2014 okazis speciala kurso fare de Nepala Esperanto -Asocio sub la ĉefgvido de S-ro Bharat Ghimire kaj sub la helpoj de S-ro Punya Achary, Pradip Ghimire kaj S-ino Indu Devi Thapaliya. En la unua tago de la kurso aliĝis mirinde 32 homoj. Sed tagon post tago la nombro de la lernantoj falis, kaj ĝis la fina tago restis nur 16 lernantoj... Tio estas normala fenomeno ne nur en Nepalo, sed ankaŭ en la tuta mondo. Tamen, la nepalaj esperantistoj povas iom semi Esperanton al foririntaj kursanoj.

 

    15 lecionojn oni instruis en la oficejo de la 1a ĝis la 13a de novembro (per la kurso prezidita de Bharat Ghimire), kaj 5 lecionoj okaziĝis en la hoteleto 20 kilometroj for de Kathmandu, ĉefurbo de Nepalo, 2000 metrojn super la marnivelo. La partoprenantoj atingis tien je la 15a horo, la ĉefo de la hoteleto bonvenigis ilin (28 homojn, inkluzive de 16 lernantoj, pluraj estraranoj kaj volontuloj de NEspA kaj NEJO).

 

    Oni komencis la lecionon preninte tipajn nepalajn manĝaĵojn ("gundruko" kaj maizo), estis malvarme tie, kaj ĉiuj decidis resti en la grundo de la hoteleto kie ili povis ĝui brilan sunon. S-ro Bharat Ghimire kaj Pradip Ghimire faris vortludon por amuze lernigi kaj memorigi vortojn. Tia ludo efikis. Kursano Ramesh venkis kaj ricevis premieton.

 

    Post la kurso la ĉeestantoj iom ripozis kaj babilis libere. Je la 18a horo ekaŭdiĝis muzikoj kiam homoj sidis ĉe fajro, kaj sekve oni dancis ĉirkaŭ la fajro. Vere mirindajn horojn ĉiuj pasigis. Poste la partoprenantoj kune vespermanĝis kaj noktis en tendoj. En sekva mateno s-ro Punya faris instruadon ĝis la 10a horo kaj post tio estis kunfotado, kaj esperantistoj ekskursis ĉirkaŭ la hoteleto diskutante pri venontaj aferoj. Oni tagmanĝis kaj forlasis la hoteleton je la 13-a horo.

 

    La kurso estas la unuafoja ĉi-flanka E-aktivado en la historio de la Esperanto-movado en Nepalo, ĉar antaŭe oni neniam okazigis E-kursojn tiel-maniere. Dank' al la ideo de s-ro Bharat Ghimire kaj aliaj Estraranoj de NEspA, oni daŭre okazigos tian kurson kaj kreskigos nombrojn da Esperantistoj en Nepalo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments