El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping vizitis ĉinajn kaj aŭstraliajn scienc-esploristojn en Antarktio

| 2014-11-20
Bookmark and Share


Xi Jinping en vizito al sciencistoj kaj esploristoj sur la ŝipo Xuelong en Hobart
 
    La 18-an de novembro akompanate de aŭstralia ĉefministro Tony Abbott, ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu faras viziton al Hobart, ĉefurbo de Tasmanio, Aŭstralio, vizitis scienc-esploran programon en Antarktio kaj ĉinajn kaj aŭstraliajn sciencistojn kaj esploristojn.
 
    Hobart estas aviadilŝipa haveno por aŭstralia scienc-esplorado en Antarktio. Tie haltas la ĉina ŝipo Xuelong, kiu plenumas la 31-an sciencan esploradon en Antarktio, por ricevi bezonaĵojn.
 
    Xi Jinping kaj Tony Abbott iris al la haveno en Hobart, kie ili vizitis ekspozicion pri scienca esplorado de Aŭstralio en Antarktio kaj videe interparolis kun la dulandaj sciencistoj kaj esploristoj laborantaj en la ĉina kaj aŭstralia stacioj en Antarktio. Respondeculo de la ĉina stacio Zhongshan kaj tiu de la aŭstralia Davis respektive raportis sian laboron.
 
    Xi Jinping esprimis sian saluton al la sciencistoj kaj esploristoj de la du landoj. Li diris, ke la scienca esplorado en Antarktio havas gravan signifon kaj ĝi estas nobla afero por feliĉigi la homaron, la scienca esplorado de Ĉinio en Antarktio faris kontribuon por ke la homaro pace utiligu Antarktion, dum la pasintaj 30 jaroj la dulandaj scienc-esploristoj faris ĉiuflankan kaj profundan kunlaboron. Li diris, ke Ĉinio volontas daŭre penadi kune kun Aŭstralio kaj la internacia socio por pli bone koni, protekti kaj utiligi Antarktion.
 
    Tony Abbott salutis la sciencistojn kaj esploristojn de la du landoj. Li diris, ke por la homaro la scienca esplorado en Antarktio havas gravan signifon. Li esperas, ke la dulandaj sciencistoj kaj esploristoj fortigos kunlaborojn.
 
    Xi Jinping kaj Tony Abbott kune atestis subskribon de la kompreniga memorando pri la kunlaboro inter la du landoj en Antarktio.
 
Redaktoro: Niu Xueqin
1  2  3  4  5  6  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments