El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finitaj la aktivadoj "Sperti Ĉinion" en Aŭstralio kaj Nov-Zelando

| 2014-11-20
Bookmark and Share


En la eksponejo de pentraĵoj pri bela Ĉinio

 


En la vespero de akrobataĵ-prezentado 

 


Dum la komuna ekspozicio de ĉinaj libroj en Nov-Zelando

 

    De la 9-a ĝis la 19-a de novembro okazis en Aŭstralio kaj Nov-Zelando serio da aktivadoj kun la temo "Sperti Ĉinion".

 

    Oni organizigis bildo-ekspoziciojn pri monda kulturo, natura heredaĵo, kaj nemateriala kultura heredaĵo; ekspozicion de pentraĵoj pri bela Ĉinio. Ĉinaj daŭrigantoj de nemateriala kultura heredaĵo prezentis ĉinan tradician teknikon, ekzemple, gravuradon.

 

    En la vespero de akrobataĵ-prezentado, ĉinaj artistoj liveris al la nov-zelandaj ĉeestantoj mirindajn programerojn, inkluzive de ĵuĵicuo, ĵetlanco, ruliĝo kaj ekvilibrigado de stako da volvoj sur la kapo.

 

    Plie, Ĉinio okazigis en multaj urboj libro-ekspoziciojn, en kiuj eksponiĝis preskaŭ 30 mil libroj pri Ĉinio.

 

    Nun ĉirkaŭ 200 mil ĉinoj vivas en Nov-Zelando kaj la ĉina kulturo jam fariĝas grava parto tie. Per la ĉi-foja aktivado, ĉinoj en Nov-Zelando povas alifoje sperti la patrinlandan kulturon kaj transdoni ĝin al la venonta generacio. Samtempe, pliprofundiĝas la amikeco inter la popoloj de la du landoj. Kiel la fama aktivado de la ĉina registaro, "Sperti Ĉinion" ludas gravan rolon en diskonigo de Ĉinio al alilandanoj por ili sperti kaj plimulte koni pri la kulturo kaj arto de tiu lando.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments