El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping en Nov-Zelando, unua vizito de ĉina prezidanto en 11 jaroj

| 2014-11-20
Bookmark and Share


Ĉina prezidanto Xi Jinping (la tria de dekstre) kaj lia edzino Peng Liyuan (la dua de dekstre) atingis la flughavenon de Aŭklando, Nov-Zelando, en la 19a de novembro, 2014. En Aŭklando Xi Jinping komencis sian ŝtatan viziton al Nov-Zelando, invitite de ĝenerala gubernatoro Jerry Mateparae kaj ĉefministro John Key

 

    La 19an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping komencis sian unuan ŝtatan viziton al Nov-Zelando. La vizito ne nur striktigos duflankajn rilatojn kaj ekonomian kunlaboron, sed ankaŭ plivastigos la ĉinan influon en Oceanio.

 

    Tio estas la unua vizito de ĉina prezidanto al Nov-Zelando en la pasintaj 11 jaroj, kaj la dua vojaĝo de Xi al la lando en kvar jaroj.

 

    Laŭ la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, Xi renkontos la ĝeneralan gubernatoron de Nov-Zelando Jerry Mateparae, ĉeestos la inaŭguron de la Ĉina-novzelanda Urbestra Forumo kaj ekspozicion de agrikultura tekniko, kaj subskribos serion da kunlaboraj dokumentoj pri klimata ŝanĝo, televid-produkto, edukado, Antarkto, turismo, nutraĵa sekureco, financo, agrikulturo kaj telekomunikado.

 

    Li Wei, profesoro el la Ĉina Instituto de Nuntempaj Internaciaj Rilatoj, diris al la retejo Globa Epoko, ke la signifo de Nov-Zelando estas la dua nur post Aŭstralio en Oceanio, kaj profundigi kunlaboron kun Aŭstralio kaj Nov-Zelando plialtigos gravecon de Ĉinio en Oceanio.

 

    "Ekonomia kunlaboro inter Ĉinio, Nov-Zelando kaj Aŭstralio estas kompletiga, kaj la kreskanta ĉeesto de Ĉinio en la regiono de Azi-Pacifiko profitigos ĉiujn partiojn," Li diris.

 

    Ankaŭ la graveco de Nov-Zelando en la internacia komunumo pliiĝis post kiam ĝi fariĝis ne-permanenta membro de la Sekureca Konsilio de UN por la periodo de 2015 ĝis 2016.

 

    Xi atingis Aŭklandon en la vespero de la 19a de novembro, kaj ĉeestos ŝtatan tagmanĝon en la Registara Domo de Velingtono en la sekva tago kaj duflankan renkontiĝon kun nov-zelanda ĉefministro John Key. En la 21a de novembro li revenos al Aŭklando por renkonti la Ĉinan Konsilion de Nov-Zelando, parolos en komerca tagmanĝo kaj vizitos la bredejon de purrasaj ĉevaloj Bloodstock en Karaka, raportis la ĵurnalo Nov-zelanda Heroldo.

 

    Xi alvokis "plibonan estontecon" por rilatoj kun Nov-Zelando en publika letero al Nov-zelanda Heroldo en la 19a de novembro. La prezidanto diris, ke Ĉinio estas la plej granda komerca partnero kaj la plej granda fonto de internaciaj studentoj por Nov-Zelando, kaj Nov-Zelando estas la unua evoluinta lando kiu subskribis kaj plenumis liberkomercan interkonsenton kun Ĉinio.

 

    " La rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando transpaŝis la duflankan amplekson kaj starigis bonan ekzemplon por serĉo de sukcesaj interŝtataj rilatoj," Xi diris en la letero.

 

    Nov-Zelando estas la dua parto de la tri-landa vojaĝo de Xi. Laŭ plano li vizitos Fiĝiojn en la 22a de novembro kaj intervidiĝos kun gvidantoj de aliaj pacifikaj insul-landoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments