Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Sidney Shapiro en memoro de Zhou Mingwei

| 2014-11-20
Bookmark and Share

de WEN ZHIHONG

 

    Matene de la 18-a de oktobro 2014, Sidney Shapiro, 98-jara usondevena tradukisto, forpasis en Pekino. En Ĉinio, kie li vivis dum 67 jaroj, estas liaj edzino, amikoj kaj la tradicia kulturo, kiun li ŝatis.

 


Sinjoro Sidney Shapiro

 

    "Mi ne estas majstro. Mi esperas, ke mi servos kiel ponto por interkomunikigi la lingvojn ĉinan kaj anglan, Ĉinion kaj la mondon por ke homoj en diversaj lokoj de la mondo vizitu Ĉinion, spertu ĝiajn pejzaĝojn, legu ĝiajn rakontojn kaj aŭskultu ĝiajn voĉojn."

 


La 23-an de decembro 2010 Zhou Mingwei (la 1-a de dekstre) festis la 95-an naskiĝtagon de Sidney Shapiro.--

 

    La supraj vortoj estis diritaj de Sidney Shapiro al Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, kiam la lasta unuafoje vizitis lin ĉe la fino de 2004. La vortoj donis al Zhou profundan impreson. Post tio ĉe la naskiĝtago de Shapiro aŭ antaŭ la Printempa Festo Zhou iris al lia loĝejo por viziti lin, prezenti al li naskiĝtagan kukon kaj de li ŝatatajn manĝaĵojn. Ili parolis pri kavalir-romanoj, ĉinaj kulturo kaj ideografiaĵoj, pri antaŭjuĝoj kaj miskomprenoj de okcidentaj landoj kontraŭ Ĉinio, iafoje pri Fengzi, edzino de Shapiro, kiun li amis dum sia tuta vivo.

 

    Veni al Ĉinio de tre malproksima loko

 

    Sidney Shapiro naskiĝis en Nov-Jorko de Usono en decembro de 1915 kaj diplomiĝis el fakultato pri juro de la universitato St. John en la jaro 1937. Dum la Dua Mondmilito li aliĝis al la usona terarmeo kaj fariĝis soldato de kontraŭaviadila artilerio. Forlasinte la armeon li lernis la ĉinan lingvon en la Kolombia Universitato kaj en la universitato Yale. Aprile de 1947 Sidney Shapiro venis al Ŝanhajo de Ĉinio.

 


La geedziĝa foto de Sidney Shapiro kaj Fengzi en la jaro 1948. Post tio ili amis unu la alian ĝis forpaso de Fengzi en 1996.  

 

    Fangzi estis la unua amikino konatita de Sidney Shapiro post lia atingo al Ĉinio. Fengzi diplomiĝis el la universitato Fudan en Ŝanhajo. Ŝi amis teatron kaj laboris kiel redaktoro de iu maldekstra gazeto, kiam ŝi renkontiĝis kun Shapiro. Profunde tiris Shapiron tiu "kuraĝa" fraŭlino, kiu bone konis la kulturon de la Okcidento kaj iam sole vojaĝis en la titolo de ĵurnalistino. En majo de 1948 ili geedziĝis en Ŝanhajo kaj poste ili venis al Beiping (la nuna Pekino). Dum la sekvantaj multaj jaroj la geedzoj el malsamaj landoj reciproke akompanadis kaj bone komprenis unu la alian. En la okuloj de Shapiro "Fengzi estas ne nur mia edzino, sed ankaŭ parto nedisigebla de Ĉinio, rivereto fluanta inter Ĉinio kaj mi, entenanta kvintesencon de la nacio, kulturo kaj socio de Ĉinio". Laŭ Fengzi, Shapiro ŝajne estis tre scivolema pri ĉio de Ĉinio, fakte li tre amis la landon".

 

    Dediĉi sian tutan vivon al la tradukaj aferoj

 

    En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento Shapiro iam laboris kiel anglalingva redaktoro en la redakcio de Ĉina Literaturo kaj en tiu de Ĉina Bildo, administrataj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. Dum la longtempa laborado li konis la vastecon kaj komplikecon de Ĉinio. "Tradukado de ĉinaj literaturaĵoj estas mia okupo, kaj samtempe ankaŭ mia plezuro. Ĝi havigis al mi ŝancon 'konatiĝi' kun pli multaj ĉinoj kaj 'vojaĝi' al pli multaj lokoj." La de li tradukitaj verkoj Printempo verkita de Bakin en la jaro 1938, La Printempa Silkraŭpo verkita de Shen Yanbing en la jaro 1932 kaj aliaj ĉinaj literaturaĵoj malfermis al fremdlandaj legantoj fenestron por koni Ĉinion.

 


Sidney Shapiro en sia kabineto

 

    Shapiro opiniis, ke la okcidentaj landoj ne konas Ĉinion nek havas fidon al ĝi kaj eĉ diskriminaciis kontraŭ ĝi, kaj iliaj opinioj pri Ĉinio ofte estas supraĵaj. Li diris al Zhou Mingwei: "Mi havas tri manojn: la unua en la ĉina tono manpremas kun la Okcidento, la dua kun la okcidenta civilizacio interŝanĝas kun Ĉinio, kaj la tria, plej grava, sekvas la paŝon de la disvolvo de Ĉinio." Ŝajnis al Shapiro, ke Ĉinio akiris mirindajn atingojn kaj la lando certe havos belan perspektivon, kvankam ĝi havas malfacilojn kaj problemojn.

 

    Shapiro skribis aferojn, kiujn li vidis aŭ aŭdis en Ĉinio, kaj siajn spertojn en Ĉinio en la biografion Usonano en Ĉinio, eldonita en Usono en la jaro 1979. "Mia sento al Ĉinio kaj opinioj pri ĝi ĉiam ŝanĝiĝas. Kiam mi ĵus venis al Ĉinio, mi estis konfuzkapa kaj naiva, iom post iom mi kunfandiĝis kun la ĉina kulturo kaj kun la vivo de ĉinoj, miaj konoj pri Ĉinio pli kaj pli multiĝas kaj mia sento al Ĉinio iom post iom profundiĝas." En Ĉinio estas liaj edzino, amikoj kaj la tradicia kulturo, kiun li ŝatis. Ĉinio jam fariĝis parto de lia vivo.

 

    Vivi feliĉe en la maljunaĝo

 

    En la impreso de Zhou Mingwei, Shapiro estis maljunulo afabla, aminda, vivsimpla, parolema kaj malkaŝema. Zhou diris: "Dum la pasintaj 10 jaroj post mia konatiĝo kun li preskaŭ neniun novan meblon li aĉetis krom televidilo kaj komputilo. Li vivis simple kaj ne havis multe da postuloj."

 


Sidney Shapiro kaj liaj familianoj

 

    Dum siaj lastaj jaroj, Shapiro malofte iris eksteren pro maljuniĝo. Ĉiu-tage li manĝigis katojn, kiuj vizitas lian korton, zorgis pri floroj kaj herboj. Liaj tagmanĝoj ofte estis du pecoj da rostita pano, pecoj da lardo kaj laktukaj folioj, glaso da kafo aŭ iom da biero. En la okuloj de lia nepino Guo Xin, kiu studis en Usono dum 10 jaroj, Shapiro estis ordinara avo: "Mi neniam opinias, ke la avo estas fremdlandano, li estas afabla avo."

 

    La 18-an de oktobro de 2014, 98-jara Shapiro forpasis en sia loĝejo. Pri tio Zhou Mingwei bedaŭre diris: "Mi volis viziti lin antaŭ la nacia tago de Ĉinio, sed pro okupiteco mi tion ne faris. Tio estas mia granda bedaŭro."

 


Homoj, kiuj atendis por fari la lastan adiaŭon kun Sidney Shapiro en la Babaoshan-a Sepultejo la 24-an de oktobro 2014

 

    La 24-an de oktobro en la Babaoshan-a Sepultejo en okcidenta Pekino okazis ceremonio por fari la lastan adiaŭon kun Shapiron en akompano de la violona konĉerto de Mozart, plej ŝatita de Shapiro. Li iam diris: "Kun la paso de la tempo, mi pli kaj pli forte trovas, ke Ĉinio estas mia patrujo, kvankam mi ne perdis mian stilon el Usono." Mi deziras al tiu ĉi fremdlanda veterana tradukisto bonan vojaĝon sur la vojo al la Ĉielo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments