El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 1-a Monda Interreta Konferenco inaŭgurita en Wuzhen de Ĉinio

| 2014-11-21
Bookmark and Share


En la inaŭgura ceremonio de la 1-a Monda Interreta Konferenco

    La 19-an de novembro la 1-a Monda Interreta Konferenco estis inaŭgurita en Wuzhen, Zhejiang-provinco de Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la konferenco.

 

    Dum la konferenco okazis pli ol 10 forumoj, altrangulaj dialogoj kaj aliaj aranĝoj pri regado de internacia interreto, novaj amaskomunikiloj de interreto, translanda elektronika komercado, reta sekureco kaj batado kontraŭ reta terorismo. Pli ol mil politikistoj, reprezentantoj de internaciaj organizoj, famaj entreprenistoj, elitoj el la kampo de interreto, fakuloj kaj erudiciuloj el ĉirkaŭ 100 landoj kaj regionoj faris profundan interŝanĝon pri la temo "Interkunigo kaj interkomuniko, kuna divido kaj kuna regdo" por skribi novan ĉapitron por antaŭenpuŝi disvolvon de interreto, kune dividi disvolvan rezulton kaj plifeliĉigi la homaron.

 

    La 3-taga 1-a Monda Interreta Konferenco estas interreta konferenco plej granda skale kaj plej alta nivele gastigita de Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

1  2  3  4  5  6  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments