El Popola Ĉinio>Konkurso de Verkado EPĈ-2014>Poemoj>

Mia vojo

| 2014-11-21
Bookmark and Share

Georgiev Evgenij Leonidoviĉ

 

Latentan talenton de l’ pura papero

 

Ne endas neglekti,

 

Kaj nun pikajn spikojn sur Tera telero

 

Necesas plu plekti.

 

 

Tra arboj kaj urboj, pelante la tempon,

 

Fulmare sagadi,

 

Samkiel freŝvento odori per mento,

 

En stepoj vagadi.

 

 

Kaj fari ĉi tion sincere kaj gaje,

 

Sur pinto de l’ ĝojo;

 

Cetere, ne stari ĉi tie enmaje,

 

Sed sur propra vojo...

 

Redaktoroj: Mao Zi fu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments