El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sendantoj de rubmesaĝoj pli severe punotaj

| 2014-11-21
Bookmark and Share

 

    Nuntempe ĉiuj ricevas ĝenajn spamojn aŭ rubmesaĝojn. Espereble ilia nombro malgrandiĝos dank' pro la nun preparata drasta plialtigo de la punmono pro sendado de tiaj mesaĝoj.

 

    La Ministerio pri Industrio kaj Informa Teknologio de Ĉinio diras, ke ĝi pretigis malneton de regularo por igi sendantojn de poŝtelefonaj spamoj pagi punmonon en la sumo de 30 000 juanoj (ĉ. 4 890 usonaj dolaroj). Nun la ministerio varbas de la publiko opiniojn pri la regularo, kaj estas atendate, ke ĝia oficiala teksto estos publikigata en decembro.

 

    Ĉiu unuopa uzanto de poŝtelefono en Ĉinio ricevas 12 spamojn ĉiusemajne. Dum nur unu monato en aŭgusto ĉi-jare, homoj kiuj uzas poŝtelefonajn softvarojn de Tencent, fama ĉina kompanio pri diversaj retaj servoj, raportis ricevon de entute 53.73 milionoj da rubmesaĝoj.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments