El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Nov-Zelando konsentas profundigi duflankajn rilatojn

| 2014-11-21
Bookmark and Share


Bonveniga ceremonio farita de ĝenerala gubernatoro de Nov-Zelando Jerry Mateparae por ĉina prezidanto Xi Jinping

 

    La 20an de novembro en Velingtono, Nov-Zelando ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ĝenerala gubernatoro de Nov-Zelando Jerry Mateparae, kaj ambaŭ promesis starigi ekzemplajn rilatojn inter la du landoj.

 

    Esprimante sian refojan plezuran viziton en Nov-Zelando, Xi diris, ke Ĉinio kaj Nov-Zelando estas bonaj amikoj, kaj la du landoj faris plenampleksajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn surbaze de reciproka respekto kaj profito.

 

    Xi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando staras ĉe la plejfronto de la ĉinaj rilatoj kun evoluintaj landoj kaj starigas bonan ekzemplon por interagado inter landoj de malsamaj politikaj sistemoj, historioj, kulturoj kaj evoluaj stadioj.

 

    La duflanka kunlaboro havas multajn ŝancojn kaj brilan perspektivon, Xi Jinping diris, aldonante, ke li atendas labori kun la nov-zelanda flanko por mapi la estontecon de la duflankaj rilatoj kaj alporti pli da profitoj al la du popoloj.

 

    Mateparae diris, ke tio estas tria vizito de Xi Jinping al la lando, kaj li devas esti rigardata kiel familiano laŭ la maoria tradicio.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments