Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Amikoj de la Naturo

Qingdao okupas la unuan lokon laŭ kontenteco de turistoj

| 2014-11-21
Bookmark and Share


Marborda urbo Qingdao

 


Malnova komerca strato en Qingdao

 


Bazo de olimpika velado en Qingdao

 


Plaĝo en Qingdao

 


Oceana mondo en Qingdao

 


Albordiĝa ponto en Qingdao

 


Monto Laoshan en Qingdao

 


Internacia Biera Festo en Qingdao

 

    Raporto publikigita de la Ĉina Turisma Akademio montras, ke Qingdao akiris la plej multajn poentojn pri turista kontenteco dum la tria kvarono de la jaro 2014 laŭ la enketo inter 60 ĉefaj turismaj urboj en Ĉinio.

 

    Qingdao, marborda urbo en la provinco Shandong en orienta Ĉinio, akiris 81,19 poentojn en la skalo de 0 ĝis 100. La prijuĝo estis plenumita per enketo pri turistoj kaj aliaj metodoj, ekzemple respondoj el la interreto, la nombro de turismaj plendoj kaj kvalito-kontrolo.

 

    Laŭ la akademio, urboj kun la plej alta kontentiga indekso devas havi abundon da turismaj resursoj, plenampleksajn funkciojn kaj kontentigajn servojn, kaj la taksajn objektojn, kiuj ampleksas servon de vidindejoj kaj agentejoj, publikan servon kaj urban medion.

 

    Estis la unua fojo, ke Qingdao elstariĝis en la regula enketo farita de la Ĉina Turisma Akademio. La urbo okupis la 14an kaj la 10an lokojn en la unua kaj dua kvaronoj de la kuranta jaro.

 

    Ĉefaj turismaj urboj nesurprize okupis la unuajn dek lokojn, kaj Pekino akiris la naŭan lokon per 77,81 poentoj. La rezulto montras, ke urboj en mezokcidenta Ĉinio restas iom postiĝantaj, ekzemple Hefei (69,95), Lijiang (69,41), Lasao (66,95), Yinchuan (66,04) kaj Lanzhou (65,34) estis la plej malantaŭaj kvin urboj.

 

    Jen la listo de la plej antaŭaj dek urboj:

    1. Qingdao (81,19)

    2. Hangzhou (79,39)

    3. Suzhou (79,18)

    4. Chongqing (79,14)

    5. Ningbo (79,09)

    6. Huangshan (78,88)

    7. Chengdu (78,76)

    8. Shanghai (78,10)

    9. Pekino (77,81)

    10. Wuxi (77,77)

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments