El Popola Ĉinio>Konkurso de Verkado EPĈ-2014>Poemoj>

Mia Burso

| 2014-11-21
Bookmark and Share

de Livia Barth

 

Mia burso estas plena.

 

El privivitaj jaroj ĉu mi povus eniri alian jaron?

 

aŭ aliajn jarojn ?...

 

 

La jaroj pasis kaj pasis

 

malrapide. La jaroj

 

eniras en mian burson.

 

 

Ili restas tie

 

kun la rememoraĵoj

 

kiuj jam ne revenos.

 

 

Unu tra alia

 

la jaroj eniris en la burson

 

kaj okupis sian lokon.

 

 

La burso estas plena.

 

Restas malmulta spaco

 

kvankam la jaroj

 

malgrandiĝas.

 

La burso estos plena.

 

 

Kiam mi jam ne estos,

 

post pli da jaroj

 

la burso krevintos

 

kaj la jaroj iros en la spacon ĝis ili malaperos en la nenio.

 

Kaj mi ?.....

 

Redaktoroj: Zhang Xiaotong k Mao Zifu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments