El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping vizitis Fiĝiojn kaj renkontiĝis kun gvidantoj de pacifikaj insul-landoj

| 2014-11-24
Bookmark and Share


Ĉina prezidanto Xi Jinping (maldekstre) kaj fiĝia ĉefministro Josaia Voreqe Bainimarama en Nadi

 


Renkontiĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping kun fiĝia ĉefministro Josaia Voreqe Bainimarama, mikronezia prezidento Emanuel Mori, samoa ĉefministro Tuilaepa Sailele Malielegaoi, ĉefministro de Papuo-Nov-Gvineo Peter O'Neill, vanuatua ĉefministro Joe Natuman, ĉefministro de Kuk-Insularo Henry Puna, tonga ĉefministro Siale'ataonga Tu'ivakano kaj ĉefministro de Njue-Insulo Toke Talagi

 

    Vespere de la 21a de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping komencis ŝtatan viziton al Fiĝioj.

 

    Okaze de la vizito ĉina prezidanto Xi Jinping publikigis artikolon "Ĉiam esti sincera amiko de la popoloj de pacifikaj insul-landoj" en la ĉefaj mediatoj de Fiĝioj. La artikolo diris, ke Ĉinio daŭre liveros subtenojn al pacifikaj insul-landoj kaj instigos pli da ĉinaj entreprenoj investi en la insul-landoj.

 

    Vespere de la 21a de novembro fiĝia ĉefministro Josaia Voreqe Bainimarama kaj lia edzino okazigis unikan ceremonion por bonvenigi ĉinan prezidanton Xi Jinping kaj lian edzinon Peng Liyuan. Xi en loka kostumo akceptis "kvin donacojn" laŭ la loka kutimo.

 

    La 22a de novembro en Nadi ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun fiĝia ĉefministro Josaia Voreqe Bainimarama. Xi emfazis, ke Ĉinio volas plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun Fiĝioj kaj antaŭenpuŝi la disvolviĝon de la rilatoj inter la du flankoj.

 

    Bainimarama diris ke la fiĝia popolo havas amikan senton al Ĉinio kaj alte taksas la subtenojn kaj helpojn de Ĉinio. Fiĝioj kaj Ĉinio kunhavas solidan fundamenton de siaj rilatoj kaj ĝuas vastan kunlaboron en multaj kampoj, li diris. Fiĝioj domaĝas sian tradician amikecon kun Ĉinio, kaj esti bona partnero de Ĉinio ĉiam estas la elirpunkto de la fiĝia diplomatia strategio al Ĉinio, diris la ĉefministro.

 

    Post la interparolo la du gvidantoj ĉeestis subskriban ceremonion de interkonsentoj pri ekonomia kaj teknika kunlaboro kaj reciproka senviza traktado.

 

    En la sama tago en Nadi ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun fiĝia ĉefministro Josaia Voreqe Bainimarama, mikronezia prezidento Emanuel Mori, samoa ĉefministro Tuilaepa Sailele Malielegaoi, ĉefministro de Papuo-Nov-Gvineo Peter O'Neill, vanuatua ĉefministro Joe Natuman, ĉefministro de Kuk-Insularo Henry Puna, tonga ĉefministro Siale'ataonga Tu'ivakano kaj ĉefministro de Njue-Insulo Toke Talagi.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments