El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lanĉitaj talismanoj de la Muzeo de la Imperiestra Palaco

| 2014-11-25
Bookmark and Share


La talismanoj Zhuangzhuang (maldekstre) kaj Meimei

 

    La 23-an de novembro la Muzeo de la Imperiestra Palaco lanĉis la talismanojn Zhuangzhuang kaj Meimei dum la Ekspozicio pri Muzeoj kaj Rilataj Produktaĵoj kaj Teknologioj okazanta en Xiamen, urbo de la provinco Fujian, sudorienta Ĉinio. Feng Hui, direktoro de la Centro de la Muzeo de la Imperiestra Palaco por kultura servo, diris, ke nun la muzeo havas siajn talismanojn. Li esperas, ke la talismanoj fariĝos "kulturaj produktaĵoj kun efiko de steloj" kaj ili estos facile akceptitaj de vizitantoj por ke la mondo konu ĉinan kulturon.

 

    La lanĉitaj talismanoj Zhuangzhuang kaj Meimei havas la formojn de ĉinaj drako kaj fenikso, kiuj simbolas bonaŭguron. Laboranto de la Muzeo de la Imperiestra Palaco konigis, ke la vorto "zhuang" enkorpigis apartan forton de drako kaj per ĝi oni priskribis la Malpermesitan Urbon en Ming-dinastio, kiu estas imperiestra konstruaĵaro plej grandskala, plej grandioza kaj plej komplete konservata en la mondo. Fenikso estas enkorpiĝo de la "beleco" de la ĉina tradicia kulturo. Ĝi reprezentas la "belecon en beleco kaj kunigon de belaĵoj", kaj simbolas la enhavon de la ĉina tradicia estetiko komunikita de pli ol 1.8 milionoj da valoraj artaĵoj kolektitaj en la Muzeo de la Imperiestra Palaco. Laboranto de la muzeo diris, ke la lanĉitaj talismanoj portas vestojn en la stilo de Qing-dinastio kaj la muzeo lanĉos aliajn talismanojn en vestoj kun la stilo de aliaj dinastioj de Ĉinio kaj ekspluatos pli multajn kulturajn produktaĵojn rilatajn al la Imperiestra Palaco kun talismanoj kiel ĉeftemo inkluzive de movbildo, eldonaĵoj kaj kulturaj memoraĵoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments