El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino fermos 6 900 putojn por protekti subteran akvon

| 2014-11-25
Bookmark and Share

 

    Por certigi akvo-kvaliton de pekinaj loĝantoj, plibonigi la ekologian medion de subtera akvo kaj racie uzi la akvon el la sud-norda akvo-deturna projekto, ekde la jaro 2015 en la venontaj kvin jaroj Pekino laŭgrade fermos 6 900 putojn por ke preskaŭ tri milionoj da loĝantoj ricevu pli bonkvalitan kranakvon.

 

    Ĝis la fino de la jaro 2013 ses distriktoj de Pekino havis 6 900 putojn, el kiuj oni ĉiujare elĉerpas 240 milionojn da kubaj metroj da akvo -- la ekvivalento de kvarono de akvoprovizo de la distriktoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments