El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Lillo

| 2014-11-25
Bookmark and Share

    Kadre de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) okazos la 68-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete aŭ paperpoŝte: Prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo (rete: amri@huji.ac.il).

 

    La proponoj alvenu plej laste la 31-an de januaro 2015.

 

    Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el la prelego kadre de IKU kaj el du kromaj prelegoj. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

 

    La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Aparte bonvenaj estos prelegoj kun rilato al la kongresa temo "Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj", sed same bonvenos ankaŭ proponoj pri aliaj temoj. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – ĉio en ne pli ol unu paĝo.

 

    Ĉiu preleganto devas mem zorgi pri sia aliĝo al la 100-a UK. Akceptita prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR.

 

(el UEA)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments