El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 101a UK en Nitra kun ŝtatestra protekto kaj speciala poŝtmarko

| 2014-11-25
Bookmark and Share

    La preparlaboroj por la 101a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos somere 2016 en la slovaka urbo Nitra, komenciĝis kaj jam kondukis al du gravaj sukcesoj. La prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, Stano Marček, kun fiero informas, ke la prezidento de Slovakio, Andrej Kiska, akceptis la inviton de SKEF fariĝi la Alta Protektanto de la 101a UK. Kiska estis elektita kiel ŝtatestro ĉi-jare kaj plenumas la kvinjaran oficon ekde la 15a de junio.

 

    Aperos ankaŭ porokaza poŝtmarko. La ĝenerala direktoro de la Slovaka Poŝto, Tomáš Drucker, konfirmis tion en letero al Stano Marček, en kiu li skribis pri la intenco eldoni du poŝtmarkojn en 2016, kiam Slovakio unuafoje funkcios kiel la prezida lando de Eŭropa Unio. Jam pli frue estis decidite, ke la unua marko estos dediĉita al "ŝtat-reprezentaj aferoj", sed la dua ankoraŭ ne havis specifan temon. "Tial ni bonvenigas vian iniciaton eldoni poŝtmarkon okaze de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu same okazos ĉe ni la unuan fojon", skribis inĝ. Drucker, aldonante, ke "per komunaj fortoj ni sukcesos videbligi nian landon ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en la mondo".

 

(el UEA)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments