El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Franca esperantisto vizitis la urbon Zaozhuang, Ĉinio

| 2014-11-25
Bookmark and Share


Ĉe Esperanto-bosko

 


Vizito en halo pri instituta historio

 


S-ro Sun Shiling (la tria de maldekstre), direktoro de la instituto, kaj aliaj laborantoj kun la gastoj

 


Interparolas s-ro Laurent VIGNAUD (la tria de maldekstre) kun lernantoj.

 


Wang Xudong (maldekstre), sekci-estro de la instituto, en la nomo de la E-klubo, ricevas la librojn.

 

    Invitite de s-ro Liu Baoguo, E-instruisto de la Zaozhuang-a Profesia Instituto, antaŭtagmeze de la 23a de novembro s-ro Laurent VIGNAUD, kasisto de IFEF, ĝenerala sekretario de Esperanto-France kaj ĝenerala sekretario de Angers Esperanto-Asocio, kaj lia ĉina edzino Xu Xiaonan kaj ilia filino Yuanyuan, vizitis la Zaozhuang-an Profesian Instituton. S-ro Sun Shiling, direktoro de la instituto, varme akceptis la gastojn. Ili vizitis la historian halon, te-artan ĉambron, Esperanto-boskon kaj aliajn lokojn de la instituto.

 

    Fine ili vizitis la klasĉambron, kie studentoj lernas Esperanton. La studentoj ĝoje salutis la gastojn, kaj interparolis kun ili. Multaj studentoj diris post la renkontiĝo, ke Esperanto estas utila lingvo, ĉar oni vere povas komuniki kun fremdlandanoj per Esperanto, kaj tio havigas al la studentoj memfidon lerni nian lingvon Esperanto. Ankaŭ s-ro Laurent VIGNAUD miris, ke la studentoj povas fari simplajn dialogojn post lernado de Esperanto ene de unu monato, kaj donacis al la E-klubo de la instituto du E-librojn eldonitajn en Francio. Li ankaŭ deziris prosperiĝon de la internacia lingvo en la instituto. Multaj studentoj promesis, ke ili pli diligente lernu Esperanton por pli amikiĝi kun alilandanoj.

 

Liu Baoguo

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments