Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

La simpla nupto de la geedzoj Xi Jinping kaj Peng Liyuan kaj ilia feliĉa vivo

| 2014-11-26
Bookmark and Share

Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan al la oficiala vizito al alia lando (Foto el la interreto)


    Xi Jinping naskiĝis en junio 1953, kaj la origina loko de liaj prapatroj estas en Fuping de la provinco Shaanxi en la nordokcidenta parto de Ĉinio. En januaro 1969, Xi Jinping iris labori kune kun kamparanoj al malgranda montvilaĝo Liangjiahe sub la gubernio Yanchuan de la provinco Shaanxi. En la jaro 1975 li revenis al Pekino por studi en universitato. Nun, li funkcias kiel ĉina prezidanto.
 
    Peng Liyuan naskiĝis en novembro 1962 en la gubernio Yuncheng de la provinco Shandong en la orienta parto de la lando. Ŝi estas fama kantistino de ĉinaj popolaj kantoj. Nun ŝi servas kiel estro de la kant- kaj danc-ensemblo de la ĝenerala politika departemento de la Popola Liberiga Armeo de Ĉinio kaj partatempa profesoro en la Pekina Universitato.

   

    "Mi certiĝis ke vi estos mia edzino almenaŭ 40 minutojn post nia renkontiĝo."

 


Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan en septembro 1989 (Foto el la novaĵ-agentejo Xinhua)


    Prezentite de amiko, Peng Liyuan konatiĝis ĉe la fino de 1986 kun Xi Jinping, kiu servis tiam kiel vicurbestro de Xiamen de la provinco Fujian en la sudorienta parto de Ĉinio.

 

   

En la tago de la unua renkontiĝo, Peng Liyuan intence surportis larĝan pantalonon por vidi ĉu Xi Jinping donos grandan atenton nur al ŝia aspekto. Neatendite, Xi Jinping sin vestis tiel modeste kiel ŝi, kaj je la unua parolo li jam altiris ŝin. Li ne demandis ŝin pri tiamaj popularaj kantoj nek pri kotizo de ŝia prezentado, sed li demandis kiom da kantmetodoj ŝi scipovas. Tio tuj intimigis Peng Liyuan al ĉi tiu fremdulo antaŭ ŝi.

 

    Memorante pri tiu ĉi unua intervidiĝo, Peng Liyuan diris: "En la momento mi pensis en mi ke li ĝuste estas mia ideala edzo en la koro -- li estas homo honesta kaj inteligenta. Kaj poste li diris al mi ke li certiĝis ke mi estos lia edzino almenaŭ 40 minutojn post nia renkontiĝo."

 

    Modesta nupto

 


Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan sur la insulo Dongshan de la provinco Fujian, sudorienta Ĉinio, en la jaro 1987 (Foto el http://www.northnews.cn)


    En la 1-a de septembro 1987, Xi Jinping kaj Peng Liyuan okazigis sian modestan nupton. Tiam, Peng Liyuan, kiu vivis en la ĉefurbo Pekino, estis telefone vokita de Xi Jinping al la urbo Xiamen. Post interŝanĝo de kelkaj vortoj ili interkonsentis, kaj ŝi tuj flugis al Xiamen. Elirinte de la aviadilo, ŝi sekvis Xi Jinping rekte al fotejo por fari foton por la geedziĝo.

 

    Je la 19-a horo de la sama tago, oni pretigis simplan vespermanĝon por gastigi parencojn, kolegojn kaj amikojn. La novaj geedzoj atendis la gastojn alveni. La edzo anticipe ne malkaŝis al siaj kolegoj kiu estas la novedzino. La unua alveninta gasto estis ĝenerala sekretario de la urba registaro. Li tuj rekonis Peng Liyuan, sed ne komprenis kaj demandis al Xi Jinping, premante al li la manojn: "Kial ŝi venis ĉi tien ?" Xi Jinping respondis: "Ŝi estas mia edzino." Kolegoj alvenis unu post alia. Vidante la vorton "Feliĉo" en la ruĝa koloro sur la muro, ili rigardis unu la alian kaj restis perpleksaj. Kaj nur en tiu ĉi momento ili komprenis ke la edzino de Xi Jinping estas Peng Liyuan.

 

    Vivo ofte en malsamaj lokoj


Peng Liyuan en kantado por soldatoj en milita tendaro (Foto el la interreto)


    En la kvara tago post la geedziĝa ceremonio, Peng Liyuan revenis al Pekino por partopreni en la Nacia Arta Festivalo, kaj tion sekvis ŝia vizito al Kanado kaj Usono. Tiu ĉi unua mallonga disiĝo tuj post la geedziĝo daŭris du-tri monatojn. En ilia geedza vivo dum multaj jaroj ili vivis plejparte dise. Xi Jinping ne povis ofte veni al Pekino, dum Peng Liyuan laboris en tiu ĉi urbo kaj ne povis ofte viziti sian edzon. Foje, Xi Jinping profitis de sia libera tempo kaj vojaĝis al Pekino por viziti Peng Liyuan, sed la lasta ricevis subitan telefonvokon por iri al prezentado. Ŝi metis la telefonon kaj nenion diris dum longa tempo, timante ke ŝia edzo malĝojos pro ŝia foriro. Sed informiĝinte pri tio, Xi Jinping konsolis ŝin: "Ne gravas, vi iru. Ni ĉiam havos tempon por kunesti poste. Mi ne povas devigi vin forlasi vian scenejon por mi. Se tiel, mi estus tro egoisma."

 

     Xi Jinping havas tre rigoran postulon al si mem. Ĉiun fojon kiam Peng Liyuan venis al li, li estis ĉiam silentema, kaj neniam lasis Peng Liyuan partopreni en la aktivadojn, kiujn li povus ĉeesti kun la edzino, dirante ke tio donas malbonan influon.

 

(el la retejo People.cn)

Redaktoro: Wang Lihua

1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments