Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Lukso kaj ŝparo en la ŝtataj bankedoj de Ĉinio

| 2014-11-26
Bookmark and Share

    Por ŝtata bankedo de Ĉinio oni normale pretigas 7 aŭ 8 tablojn. Se ĉeestas malpli ol 50 personoj inkluzive de gastigantoj kaj invititoj, oni aranĝas longan tablon aŭ tablon kun la formo de ĉevala hufo. La normo* pri "kvar pladoj kaj unu supo" de la ŝtataj bankedoj ekfunkciis ekde la stariĝo de la Popola Respubliko de Ĉinio kaj validas ĝis nun. Tamen la kvar pladoj ne inkludas salaton kaj deserton.

 

    En februaro 1972, tiama usona prezidento Richard Nixon vizitis Ĉinion. Tiam Zhou Enlai, tiama ĉefministro de Ĉinio, okazigis ŝtatan bankedon por lin bonvenigi. La bankedo sekvis la ĵus menciitan normon: krom salato, estis varmaj pladoj de grandaj salikokoj kaj aliaj, kaj supo el fungo** kaj ovo; la kukoj inkludis kukon el pizfaruno, fritita farun-rulo kunfarĉa, fritita kuko el glueca rizo kaj tiel plu.

 


Supo el fungo kaj ovo

 


Kuko el pizfaruno

 

    La almanĝaĵoj sur la menuo de la ĉina ŝtata bankedo estas kolekto de lokaj manĝaĵoj de diversaj regionoj de la lando. Plejparte el ili venas de la regiono inter la riveroj Huaihe kaj Yangzi en sudorienta Ĉinio. Dum la pasintaj kelkdekaj jaroj, kuiristoj senĉese ilin ordigis, plibonigis kaj rafinis: ekzemple, ili forigis la sensentigitecon kaŭzitan de zantoksilaj semoj, la akrecon de papriko aŭ kapsiko, kaj la malapetitecon de tro da oleo en la manĝaĵoj venintaj el la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio. Ĉiuj pladoj estas evoluigitaj laŭ iliaj originaj gustoj sed kun pli malmulte da gustigaĵoj.

 

    La manĝaĵoj servataj en la ŝtataj bankedoj mem ne estas specialaj. Ili estas faritaj el ĉie troveblaj materialoj. En la bankedo okazinta en la 1-a de julio de 1997, por festi la revenon de Hongkongo al la patrolando, oni pretigis salaton, marproduktaĵojn, salikokojn, bovaĵon, florbrasikojn kaj fruktojn.

 


Stufita bovaĵo en speciala poteto (en ĝi kunfandiĝas la kuirartoj ĉina kaj eŭropa)

 


Florbrasikoj kuiritaj kun pajla agariko

 

    Por la ĉinaj pladoj oni laŭtradicie postulas ankaŭ taŭgajn telerojn, laŭdire estas "bongustaĵo sur bona telero". La manĝujoj de la ĉina ŝtata bankedo estas porcelanaĵoj el Jingdezhen, fama "porcelana urbo" de Ĉinio. Iuj diris, ke la bankedo estas arto de manĝo kun la etoso ekster manĝado. La ĉina bankedo havas belecon de kvar specoj: tiuj de la ĉirkaŭaĵo, de la manĝo mem, de la teleroj kaj de la servado. Inter ili la delikataj teleroj pli facile tiras la atenton de homoj.

 


Rulo el fazeola faruno; tiaj kukoj estis servitaj ankaŭ por la bankedoj dum la kunveno de APEK

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

    - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

    * La tiel nomata "normo" ne estas konkreta regulo devige obeinda, ĝi fakte estas tradicio komencita ĝuste en tiu vespero de la 1-a de oktobro -- la nacia tago de Ĉinio. Sekve oni preparis bankedojn laŭ la "kvar pladoj kaj unu supo", iam la pladoj estis nur tri, kun varmaj almanĝaĵoj viandaj kaj legomaj.

 

    ** La fungoj apartenas al manĝeblaj specoj, ili kreskas en bambuaro en la provincoj Sichuan kaj Guizhou en sudokcidenta Ĉinio. Antaŭe tiaj fungoj estis tre raraj, sed nun oni povas aĉeti ilin en supermarktoj dank' al ilia vasta plandado.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments