El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brita princo William eble vizitos Ĉinion venontjare

| 2014-11-27
Bookmark and Share

 

    La 24an de novembro pluraj britaj mediatoj raportis, ke la princo William eble vizitos Ĉinion venontjare. Se tio okazos, tio estos la plej atentinda vojaĝo de la brita reĝa familio post la vizito de la reĝino Elizabeto la Dua al Ĉinio en la jaro 1986.

 

    Brita Brodkasta Kompanio raportis, ke la princo William jam ricevis la inviton de la ĉina registaro. Proparolanto de la princa restadejo ĉe Kensington-Palaco diris, ke la paro de la princo William nun pridiskutas kaj aranĝas la venontjaran vojaĝon, kaj la itinero estos anoncita en konvena tempo. "Ni ofte atentas Ĉinion, ĉar ĝi estas grava lando. La Brita Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj esperas, ke la princo William vizitos Ĉinion."

 

    En junio de la kuranta jaro ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis Brition. Li bonvenigis la britajn reĝajn familianojn viziti Ĉinion kaj ludi pozitivan rolon por akceli la ĉina-britajn rilatojn kaj amikecon inter la du popoloj, kiam li renkontiĝis kun la brita reĝino Elizabeto la Dua.

 

    La brita ĵurnalo Ĉiutaga Telegrafo raportis, ke la edzino de la princo William Kate Middleton ne povos akompani William dum lia vizito al Ĉinio, ĉar ŝi estas graveda kaj prognozite naskos bebon en la venonta aprilo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments