El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 3-a Internacia Taŭisma Forumo inaŭgurita en Jiangxi de Ĉinio

| 2014-11-27
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la 3-a Internacia Taŭisma Forumo

 


En la parolo Ren Farong, prezidanto de la Ĉina Taŭisma Asocio

 


Ĉeestantoj en la inaŭguro

 

    Matene de la 25-a de novembro la 3-a Internacia Taŭisma Forumo inaŭguriĝis en Yingtan de Jiangxi-provinco de Ĉinio. Pli ol 2 mil altrangaj taŭistoj, gastoj kaj kreantoj de taŭismo el 27 landoj kaj regionoj renkontiĝis sur la monto Longhu, sanktejo de taŭismo, por ĉeesti ĝian inaŭguron.

 

    La inaŭgura ceremonio komenciĝis per preĝ-ceremonio, kiu montras la lokan taŭisman kulturon vastan kaj profundan. Dum la inaŭguro estis aranĝitaj ankaŭ danco, kanto, ludo kaj deklamo.

 

    La ĉi-foja forumo havas la temon "Praktiki Taŭon kaj Establi Virton, Helpi la Mondon kaj Profitigi Aliajn". Dum la forumo okazos parolado de ĉeestantoj, kvar filiaj forumoj, tri televidaj forumoj kaj du senpagaj kuracadoj de taŭistaj kuracistoj. Pli ol 70 taŭistoj, fakuloj kaj erudiciuloj eksplikos la enhavon de la taŭisma kulturo vasta kaj profunda por disvolvi la modernan valoron de la taŭisma kulturo.

 

    Sendis gratulajn mesaĝojn al la forumo Yu Zhengsheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de UN, brita princo Philip kaj aliaj internaciaj organizoj kaj gravaj politikistoj de aliaj landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments