El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kolokvo okazonta ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono

| 2014-11-27
Bookmark and Share

    Kultura Centro Esperantista anoncas la definitivan daton de la kolokvo pri "Vivanta lingvo de vivanta komunumo". Ĝi okazos ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, salono Claude Piron, 27 februaro (alvenoj) – 2 marto 2015. La 1an de marto ĝi paŭzos pro la ĝenerala Asembleo de LF-koop.

 

    Anoncis jam sian partoprenon pluraj (eks)akademianoj de esperanto kaj lingvaj komitatanoj de Esperantio: interalie la nuna prezidanto, prof. d-ro Christer Kiselman, kaj la eksa ĝenerala sekretario, d-ino Perla Martinelli. KCE estas klopodanta venigi la reprezentantojn de diversaj tendencoj (raŭmistoj, bonlingvistoj, piĉistoj, ktp) por ke la debato estu kiel eble plej artikita kaj nuancita.

 

    En la programo

    Vendredon la 27an

    Alvenoj, mendebla vespera spagetumado en salono Klara

 

    Sabaton la 28an matene

    Inaŭgura alparolo de Marie-France Conde Rey

    Prelego de Christer Kiselman: "La lingvoj de Zamenhof 1878-2015: rapida trarigardo de rapida lingva evoluo"

    Prelego de Giorgio Silfer: "Kio estas lingvo, laŭ diversaj kaj diverĝaj lingvopolitikoj en la nuna Esperantio"

    (mendebla tunizia kuskuso, en salono Klara)

 

    Sabaton posttagmeze

    Prelego de Carlo Minnaja: "Poeto kun popolo: ho animleva scio!"

    Asembleo de KCE / Paralele vizito de unikaĵo: la interlingvistika CDELI aŭ la plej bela sinagogo en Svislando

    (mendebla napola pico, en salono Klara)

 

    Dimanĉon la 1an matene

    Ĝenerala Asembleo de LF-koop / Paralele vizito de unikaĵo: la Internacia Horloĝa Muzeo

    aŭ la plej bela framasona loĝio en Svislando

    (mendebla itala lunĉo, en la apulia restoracio Da Beppe)

 

    Dimanĉon posttagmeze

    Prelego de Sabine Fiedler: "Frazeologio kiel pruvo de esprimriĉeco kaj viveco: la ekzemplo de esperanto"

    Prelego de Zlatoje Martinov "Niaj retgazetoj: reala lingvo kaj virtuala komunumo?"

    (mendebla ĵurasa fonduo, en salono Klara)

 

    Lundon la 2an matene

    Prelego de György Nanovfszky: "La socilingvistika situacio en Indonezio: ĉu vivanta planlingvo de naciÙtata komunumo?"

    Prelego de Perla Martinelli: "Kion postuli por esperanta lingvotestado?"

    (mendebla lunĉo, en la bufedo de la najbara liceo)

 

    Lundon posttagmeze

    Ebla konkluda debato (gvidus Bertil Nilsson)

    Asembleo de Esperanta PEN-Centro

    Post ĉiu prelego sekvos demandoj kaj respondoj, plus kafopaŭzo

 

(el la Balta Ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments