Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Mediprotektado

Sciencistoj unuafoje fotis uncion en suda Lop-Nur de Ĉinio

| 2014-11-28
Bookmark and Share

Uncio fotita per transruĝa fotilo en la 25-a de aprilo ĉijare


    La 26-an de novembro raportistoj informiĝis de la ŝtatnivela naturparko por sovaĝaj kameloj en Lop-Nur de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio, ke sciencistoj kaptis la figuron de uncio per fotiloj ĉe pluraj akvofontoj en la naturparko. Tio estas la unua fojo trovi tian raran beston en ĉi tiu regiono dum multjara senĉesa monitorado.

    Uncio apartenas al la unuaklasa animalo protektata de Ĉinio, ĝi vivas en senhoma montregiono, averaĝe disiĝas en ĉiu cent kvadrataj metroj malpli ol unu. Ĝi estas unu el la plej endanĝeraj kaj protektonecesaj bestoj sur la listo de la Internacia Unio por Konservado de Naturo kaj Naturaj Resursoj. La fotoj povas doni al sciencistoj gravajn informojn pri la nombro, distribuo kaj medio de uncioj vivantaj en Ĉinio.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments