El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusa kunhoma kosmoŝipo kupliĝis kun la Internacia Kosmostacio

| 2014-11-28
Bookmark and Share


Anton Shkaplerov (meze) el la Rusa Federacia Spaciala Agentejo, Terry Virts (maldekstre) el la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Adiministracio de Usono kaj Samantha Cristoforetti el la Eŭropa Spaciala Agentejo

 

    Matene je 5:53 en la 24a de novembro laŭ la loka tempo la rusa kunhoma kosmoŝipo Soyuz TMA-15M kupliĝis kun la Internacia Kosmostacio.

 

    La Rusa Federacia Spaciala Agentejo informis, ke la kosmoŝipo kun tri astronaŭtoj el Usono, Rusio kaj Italio estis lanĉita de la spaciala kosmodromo Bajkonur en Kazaĥio en la mateno de la 24a de novembro laŭ la loka tempo. Post la flugado en preskaŭ ses horoj la kosmoŝipo "kaptis" la Internacian Kosmostacion en la orbito je la alteco de pli ol 400 kilometroj for de la Tero, kaj kupliĝis kun la stacio.

 

    La tri astronaŭtoj laboros 169 tagojn en la Internacia Kosmostacio por plenumi pli ol cent sciencajn eksperimentojn, kaj akceptos plurajn kargo-spacveturilojn.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments