El Popola Ĉinio>头条新闻>

Paradveturilo kun ĉina karaktero unuafoje aperis en Novjorko dum la Dankotago

| 2014-12-01
Bookmark and Share


Ĉeestantoj en koloraj vestoj dum la parado

    La 27-an de novembro okazis en Novjorko la 88-a granda parado de la Dankotago. Milionoj da homoj venis al stratoj de Novjorko por rigardi diversajn balonojn, ĝui muzikaĵojn luditajn de la bandoj por celebri la Dankotagon. Komencinte de la jaro 1924 kiel la plej granda parado en Usono, ĝi okazas en la Dankotago, kiu venas ĉiu Ĵaŭde en novembro.

 

    Ĉijare, veturilo kun ĉina karaktero unuafoje aperis en la parado. Kun la temo Pekino bonvenigas vin, ĝi havas ruĝan koloron. Sur la veturilo estis modeloj de la Granda Muro kaj la Ĉiela Altaro, kiuj prezentas la tradician kulturon de Pekino kiel antikva ĉefurbo kaj ĝian turismadon, kun la celo diskonigi la urbon al la tuta mondo.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

1  2  3  4  5  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments