Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Aŭtunaj folioj en Pekino

| 2014-12-01
Bookmark and Share


    La parko (monto) Xiangshan estas la plej vaste konata turismejo de Pekino, ĝi posedas la faman Botanikan Ĝardenon kaj la loĝejon de Cao Xueqin, la aŭtoro de la klasika romano Ruĝdoma Sonĝo (nun tie estas muzeo memore al tiu ĉi granda verkisto). La parko jam multfoje okazigis ruĝfolian festivalon, dum la periodo estas la plej homplena tempo de la loko. Alangio estas normale plej konata ruĝfolia arbo, tamen ĉi tie oni multe plantas kotinuson (Cotinus coggygria), ĝia koloro estas okulfrape ruĝa. (Fotita de Li Yuwei)
 

    La kvar sezonoj en Pekino estas klare distingeblaj, sed la urbo havas nur mallongan aŭtunon. Antaŭ la alveno de longa kaj frosta vintro, pekinanoj kutimas tuj kapti la tempon ĝui la kolorajn foliojn ekster la domoj. Antaŭ kelkaj jaroj, la pekina registaro komencis intence planti diversloke alangiojn, ginkojn kaj aliajn arbojn kun kolorŝanĝeblaj folioj por riĉigi la kolorojn de la urbo.

 

    La plej fama loko por ĝui la ruĝajn foliojn estas la parko Xiangshan, kaj ankaŭ la Olimpika Parko, la templo Hongluosi, la monto Miaofeng kaj aliaj. Ginkoj ĉiam origas la parkon Ditan ("la Teran Altaron"), la ĝardenon de la universitato Tsinghua kaj aliajn partojn en la urbo. Pekinanoj intime rilatas al la naturo, kaj "brakumas" ĝin kiam la kondiĉoj permesas. Neniu forgesas la belon ĉirkaŭ si kiam ĉiuj strebas por sia futuro kaj por sia revo.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

1   2   3    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments