Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Mediprotektado

"La Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo"

| 2014-12-01
Bookmark and Share

 

    En majo 1992, la Interregistara Fakulgrupo pri Klimata Ŝanĝo sub UN finpretigis la Kadran Konvencion de UN pri Klimata Ŝanĝo, kiu estis aprobita en junio samjare en la Konferenco de Mediprotektado de UN kaj ekvalidis en marto 1994. Ĝi estas ne nur la unua internacia konvencio kiu planas plene kontroli ellason de karbona dioksido por respondi al la malbonaj influoj de klimata ŝanĝiĝo, sed ankaŭ la unua kadra interkonsento de la internacia socio por kunlabore taksi klimatan ŝanĝon. Okazas ĉiujare la konferenco de ĉiuj partioj de la Konvencio.

 

    La Konvencio konsistanta el antaŭparolo kaj 26 klaŭzoj, kun forto de leĝa devigo celas regi ellason de forceja gaso kaj stabiligi ĝian nivelon por preventi detruadon de la klimata sistemo. La Konvencio havas malsamajn regulojn pri la devoj de evoluintaj kaj evoluantaj landoj. Ĝi postulas, ke evoluintaj landoj kiel grandaj produktantoj de forceja gaso apliku konkretajn rimedojn por limigi ĝian ellason kaj liveru financan subtenon al evoluantaj landoj por ke la lastaj povu plenumi siajn promesojn. Evoluantaj landoj, kontraste, nur havas devon liveri liston de fontoj de forceja gaso kaj tiun de landoj ĝin ellasantaj. Laŭleĝe ili ne estas devigataj formuli kaj plenumi planon por regi la ellason. La Konvencio konstruis financan sistemon por liveri monon kaj teknologion al evoluantaj landoj por ili povu plenumi siajn promesojn.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments