El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio raportis 497 mil aidos-infektitojn kaj aidosulojn

| 2014-12-01
Bookmark and Share

 

    La 1a de decembro ĉi-jare estas la 27a Monda Aidosa Tago kun la temo "atingi nulon". La 30an de novembro en Pekino okazis propagando pri Aidoso kaj startiga ceremonio de la agado "Bela juneco -- bonvola ambasadoro de ruĝa rubando en universitatoj".

 

    En la ceremonio Wang Guoqiang, vic-ĝenerala direktoro de la Nacia Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio, konigis, ke ĝis la fino de oktobro ĉi-jare ekde la unua aidosulo trovita en Ĉinio en la jaro 1985 la tuta lando raportis entute 497 mil aidos-infektitojn kaj aidosulojn kaj 154 mil mortajn kazojn.

 

    La agado komenciĝis en novembro de la kuranta jaro kaj finiĝos en decembro de la jaro 2015. Dum la periodo okazos propagandoj pri prevento kaj kuraco de aidoso en 18 ĉefaj universitatoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments