El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Monda Sana Organizo: la nombro de infektitoj de la epidemio Ebola superis 16 mil

| 2014-12-01
Bookmark and Share


Ĉinaj fakuloj pri higieno en Gvineo

    Laŭ donitaĵo de la Monda Sana Organizo publikigita en la 28-a de novembro, la epidemio Ebola trafis pli ol 16 mil homojn, el kiuj mortis ĉ. 7 mil. En Gvineo, Liberio, Siera-Leono estas 16 169 infektitoj kaj en aliaj landoj -- 30. La nombro de infektitoj kaj tiu de mortintoj en Liberio estas plej multaj, sed nun la disvastiĝo de la epidemio en la lando evidente malfortiĝis. Nun la disvastiĝo de la epidemio en Siera-Leono estas plej rapida.

 

    Por regi la disvastiĝon de la epidemio la ĉina registaro kvar-foje liveris al rilataj landoj urĝan helpon kun la valoro de 750 milionoj da juanoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments