Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Rusa plej riĉulo investis al ĉinaj kompanioj

| 2014-12-02
Bookmark and Share


Alisher Usmanov

 

    Alisher Usmanov, la plej riĉa homo en Rusio, diris, ke li jam havis profiton je 500% de la investo al ĉina interreta kompanio Alibaba. Vendinte la akciojn de Facebook, li aĉetis tiujn de Alibaba, kies akciojn li neniam vendis.

 

    Atentinde, ke Usmanov, kiu havas propraĵojn kun la valoro de 18.5 miliardoj da usonaj dolaroj, iom post iom vendis la akciojn de Facebook kaj Apple por meti siajn okulojn en la ĉina merkato, inkluzive de la ĉina nova teknologia kompanio Xiaomi, kiu estis rigardita de li kiel magnato de teknologio en la estonteco.

 

    Alibaba, la plej granda kompanio pri elektronika komerco en Ĉinio, kolektis 25 miliardojn da usonaj dolaroj kiam ĝi faris la unuajn publikajn oferojn septembre, kaj ĝis nun la valoro de ĝiaj akcioj kreskis je 38%.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments