Ĉefpaĝo

En 2009 -- Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo en Kopenhago

| 2014-12-02
Bookmark and Share

Afiŝo por la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo en Kopenhago


    La Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo okazis en Kopenhago, ĉefurbo de Danio, de la 7-a ĝis la 18-a de decembro 2009. Ĝi estas oficiale nomata kiel la 15-a Kunveno de la Partioj de la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo kaj la 5-a Kunveno de la Partioj de la Protokolo de Kioto.

 

    Reprezentantoj de 192 landoj partoprenis en la pintkonferenco por diskuti la sekvantan programon post la unua fazo de sindevontigo de diversaj flankoj de la Protokolo de Kioto, t. e. interkonsento pri redukto de ellasado de karbon-dioksido de la tuta mondo inter la jaroj 2012 kaj 2020.

 

(el Popola Pictorial)

Redaktoro: Wang Lihua

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments