El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forpasis go-majstro Wu Qingyuan

| 2014-12-02
Bookmark and Share


Wu Qingyuan en la jaro 1997 

 

    La 30an de novembro forpasis go-majstro Wu Qingyuan en la aĝo de cent jaroj en hospitalo de la japana urbo Odawara.

 

    Wu naskiĝis en Fujian-provinco, Ĉinio. En juneco li eklernis de sia patro goon, kaj en la aĝo de 13 jaroj li kapablis rivali kun superaj goistoj, kaj estis rigardata genio. En la jaro 1928 li iris al Japanio, kaj lernis de la konata 9-grada goisto Segoe Kensaku. En la sekva jaro li fariĝis 3-grada de la profesia nivelo. En la jaro 1979 li akiris la japanan ŝtatanecon.

 

    Wu ludis kontraŭ multaj superaj goistoj siatempe kaj venkis ilin, ekzemple 9-grada Kitani Minoru, Sakata Eio kaj ktp, kaj fariĝis la plej bona goisto en Japanio. Krome, la "nova aranĝo" kreita de li metis bazon por la moderna goo.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments