Ĉefpaĝo

Informoj pri la la 20-a Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo: la "Vojmapo de Balio"

| 2014-12-02
Bookmark and Share


Ekspekto de la "Vojmapo de Balio" al la ellaso de forceja gaso

 

    De la 3-a ĝis la 15-a de novembro de la jaro 2007, okazis en Balio, insulo de Indonezio, la 13-a kunveno de ĉiuj partioj de la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo. Ĝi estis ankaŭ la 3-a kunveno de ĉiuj partioj de la Protokolo de Kioto. La frukto de tiu ĉi kunveno estas ĝuste la la "Vojmapo de Balio".

 

    La tiel nomata vojmapo inkludas 3 decidojn aŭ konkludojn: unue, ĝi celas plie efektivigi la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo; due, ĝi fiksas la tagordon de venontaj intertraktadoj por la speciala laborgrupo pri intertraktado de evoluintaj landoj sub la dua fazo de sindevontigo (de la jaro 2012 ĝis la jaro 2020) difinita de la Protokolo de Kioto; trie, ĝi, rilate al la konkludo de la 9-a artikolo de la kiota protokolo, difinis la celon, limon kaj enhavon de la kontrolado kaj taksado, tiel akcelante la evoluintajn landojn reale plenumi siajn promesojn por malmultigi la ellasadon de forceja gaso en la unua fazo de sindevontigo (de la jaro 2008 ĝis la jaro 2012).

 

    Ĝenerale la vojmapo pledas por plifortigo de longdaŭra kunlaborado internacia kaj por altnivela efektivigo de la konvencio, kaj tiel celas malmultigi la ellasadon de forceja gaso kaj realigi la celon de la konvencio.

 

    La vojmapo antaŭvidis 2 jarojn por intertraktado. Laŭ tiu antaŭvido oni povu havi konkludon pri nova aranĝo de la tuta mondo kontraŭ klimata ŝanĝo post la jaro 2012 en la jarfino de 2009, kiam okazos la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo en Kopenhago. La kopenhaga interkonsento tamen decidis prokrasti rajtigon antaŭviditan en la vojmapo por validigi la interkonsenton kun leĝ-deviga efiko. Estas bedaŭrinde, ke inter evoluintaj landoj kaj evoluantaj landoj granda diferenco kuŝas en la devoj kaj respondecoj, la intertraktado malrapide antaŭeniras, kaj la rezultoj ne estas grandaj.

 

Redaktoroj: Zhang Xiaotong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments