La konferenco de UN pri klimata ŝanĝo inaŭgurita en Limao
Fotoj de He Shan
Volontulo de la konferenco
La 1-an de decembro laŭ la loka tempo en Limao, ĉefurbo de Peruo, inaŭguriĝis la 20-a Konferenco de la Partioj de la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo, alinome la 10-a Konferenco de Partioj de la Protokolo en Kioto. Dum la 12-taga konferenco okazos diversaj forumoj pri la ĉeftemo de la konferenco kun 15 mil ĉeestantoj el 194 landoj kaj regionoj. Inter ili estas reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj, ne-registaraj organizaĵoj, diversaj firmaoj kaj ankaŭ raportistoj.
Redaktoro: Niu Xueqin
No Comments