El Popola Ĉinio>头条新闻>

Britaj geedzoj forpasis en la sama tago post 55-jara kunvivo

| 2014-12-03
Bookmark and Share


Pat Pitman kaj ŝia edzo George Pitman

 

    Laŭ raporto de iu fremdlanda amaskomunikilo, iu paro kune vivis 55 jarojn post la geedziĝo. La edzo promesis al sia edzino antaŭ ties forpaso, ke li baldaŭ akompanos ŝin en alia mondo. Post kelkaj horoj de la adiaŭo al sia edzino, li vere forpasis.

 

    Post enhospitaliĝo de la 77-jara Pat Pitman pro ombroj sur la pulmoj, ŝia edzo George Pitman zorgis pri ŝi ĉiu-vespere. George Pitman suferis de serioza kormalsano, pro tio kuracisto proponis, ke li akceptu kuracadon en alia hospitalo. Por akompani sian edzinon li rifuzis la proponon. Frumatene de la 19-a de novembro tirante la manojn de Pat, George diris: "Fermu la okulojn! Mi baldaŭ akompanos vin!" Post 21 horoj George forpasis pro krevo de arteria tumoro en la koro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments