Ĉefpaĝo

Informoj pri la 20-a Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo: la malfacila traktado de Durbano

| 2014-12-03
Bookmark and Share


En la inaǔguro de la 17-a Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo okazinta en Durbano de Sud-Afriko

 

    Post la 14-taga diskutado kaj precipe post la 36-hora streĉiĝo en la lasta periodo, finfine la konferenco pri klimata ŝanĝo estis fermita en la 11-a de decembro de 2011, kaj kun granda peno produktiĝis 4 rezolucioj. Ili enkorpigas la du bazajn apelaciojn de la evoluantaj landoj: la evoluintaj landoj malmultigu la ellasadon de karbona dioksido en la dua fazo de sindevontigo (de la jaro 2012 ĝis la jaro 2020) laŭ la difinoj de la Protokolo de Kioto; oni ekfunkciigu la Fonduson por Verda Klimato decidita de la 17-a Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo.

 

    La durbana konferenco postulas, ke tiu partio de la Protokolo de Kioto konsistanta el la ĉefaj evoluintaj landoj plenumu siajn taskojn de la dua fazo de sindevontigo ekde la jaro 2013, kaj aldonu siajn respektivajn konkretajn promesojn pri redukto de ellasado de karbona dioksido antaŭ la 1-a de majo en 2012. La konferenco decidis, ke la Fonduso por Verda Klimato estu establo funkciigata de financa mekanismo sub la framo de la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo, oni starigu estraron de la fonduso kaj postulu de ĝi laŭeble plej fruan ekfunkciigon de la fonduso. Kaj samtempe, la konferenco konsideris la peton de la Eŭropa Unio, ke oni starigu specialan laborgrupon de la platformo pri agad-plifortigo por Durbano, kaj ke ĝi respondecu pri la detalaj aranĝoj pri la redukto de ellasado de karbona dioksido post la jaro 2020.

 

    Kvankam la konferenco aprobis serion da decidoj, tamen pro la malkonkreteco de partoj el ili kaj pro la grava neperfekteco kuŝanta en la vortumado, eblas, ke kelkaj landoj provos eviti siajn respondecojn pri la redukto de ellasado. Ekzemple oni ne klare mencias, ĉu la dua fazo de sindevontigo daŭras dum 5 aŭ 8 jaroj; oni ne tuŝas la temon, de kie venos la financa fonto de la Fonduso por Verda Klimato kaj kian funkci-mekanismon ĝi konkrete havos; oni ne parolas pri rimedoj de puno.

 

Redaktoroj : Zhang Xiaotong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments