El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu Mona Lisa estis ĉino?

| 2014-12-03
Bookmark and Share

 

    La 30an de novembro la brita ĵurnalo Taga Poŝto raportis, ke nova esploro montras, ke la patrino de Leonardo da Vinci eble estis ĉino, kaj la pentraĵo Mona Lisa estas ŝia portreto.

 

    Itala historiisto kaj novelisto Angelo Paratico esploris ĉi rilatajn dokumentojn en la pasintaj du jaroj, kaj verkis la novan libron Leonardo Da Vinci: Ĉina Erudiciulo Perdiĝinta en Renesanca Italio, kiu malkaŝas la rilatojn inter Leonardo Da Vinci kaj la Malproksima Oriento.

 

    Angelo Paratico diris, ke iuj faktoj de la vivo kaj verkoj de Leonardo Da Vinci povas pruvi liajn rilatojn kun la Oriento. "Ekzemple li skribis maldekstre dekstren per la maldekstra mano... li estis vegetarano. Tio estis tre rara. Mona Lisa estas la portreto de lia patrino same kiel Sigmund Freud diris en la jaro 1910. Malantaŭ Mona Lisa estas ĉina pejzaĝo, eĉ ŝia vizaĝo aspektas la ĉina."

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments