Ĉefpaĝo

Dum la pasintaj 130 jaroj temperaturo leviĝis je 0.85 gradoj

| 2014-12-03
Bookmark and Share

 

    Dum la periodo de 1880 ĝis 2012 la temperaturo de la tutmonda ter-surfaco averaĝe kreskis je 0.85 celsia grado, interalie la kresko en la suda hemisfero estis pli granda ol tiu en la norda, kaj la kresko en vintro -- pli granda ol tiu en somero.

 

    La 24an de novembro raportisto informiĝis pri tio en la kunveno de la Ĉina Meteologia Administracio pri la kvina taksraporto de la Interregistara Komisiono pri Klimata Ŝanĝo.

 

    Laŭ la raporto la tutmonda varmiĝo dum la pasintaj cent jaroj estis reflektita en plialtiĝo de la temperaturo tutmonde, varmiĝo de la oceano, degelo de neĝo kaj glacio, leviĝo de la marnivelo kaj aliaj aspektoj. En la norda hemisfero verŝajne estis la plej varma dum la periodo de 1983 ĝis 2012 inter la pasintaj 1400 jaroj. Ekde la jaro 1971 la glaĉeroj regresas tutmonde, kaj la rezervo de glacio ĉe la glacitavoloj de Gronlando kaj Antarktio reduktiĝas, kaj la surfacamplekso de glacio en la Arkta Oceano malgrandiĝas je 3.5-4.1% en ĉiu jardeko. Ekde la 20a jarcento la marnivelo de la tuta mondo leviĝis je 19 centimetroj kun la jara kresko de 1.7 milimetroj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments