El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 7-a Ĉina-Usona Forumo de Interreta Industrio okazigita en Vaŝingtono

| 2014-12-04
Bookmark and Share


Lu Wei en prelego

 

    La 2-an de decembro en Vaŝingtono de Usono inaŭguriĝis la 7-a Ĉina-Usona Forumo de Interreta Industrio. Ĝi havas la ĉeftemon "Dialogo kaj Kunlaboro". Lu Wei, direktoro de la Ĉina Ŝtata Oficejo de la Interreta Informo, kaj Catherine Novelli, ŝtata vicsekretario de Usono, ĉeestis la inaŭguron kaj faris prelegojn.

 

    La forumon ĉeestis pli ol 150 reprezentantoj el famaj entreprenoj de interreto, industriaj organizoj, sciencaj institucioj kaj registaraj organizoj. Dum la 1.5-taga forumo ili diskutis pri grandaj donitaĵoj kaj nub-servo, kunligo de interreto kaj ĝia regado, ekonomia disvolvo kaj sociaj interesoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments