Ĉefpaĝo

Latin-amerikaj indiĝenoj volas akiri fonduson por mediprotekto

| 2014-12-04
Bookmark and Share

 

    La 2an de decembro dum la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo virina gvidanto de latin-amerikaj indiĝenoj proponis liveri al indiĝenaj komunumoj fonduson por protekti naturajn resursojn kaj medion.

 

    Daysi Zapata, reprezentanto de latin-amerikaj indiĝenoj kaj vicprezidanto de la Interetna Asocio por Disvolviĝo de Perua Pluvarbarego, diris, ke la indiĝenaj komunumoj havas siajn tradiciajn kaj profesiajn sciojn pri ekologio, kaj iliaj scioj kaj kapabloj povas esti unu el la plej taŭgaj rimedoj por solvi la demandon pri klimata ŝanĝo. Indiĝenaj virinoj ne devas esti rigardataj kiel viktimoj de klimata ŝanĝo, ĉar ankaŭ ili povas kontribui al mildigo de klimata ŝanĝo.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments