Ĉefpaĝo

Ban Ki-Moon esperas ke oni atingos interkonsento pri klimata ŝanĝo en la lima-a konferenco

| 2014-12-05
Bookmark and Share


Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj

 

    La 4-an de decembro Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), diris, ke la promesoj koncernaj al klimata ŝanĝo faritaj de Ĉinio, Usono, la Eŭropa Unio (EN) kaj aliaj flankoj estas ekzaltaj. Li esperas ke oni atingos la interkonsento pri klimata ŝanĝo en la lima-a konferenco.

 

    Li diris tion dum la intervjuo fare de amaskomunikiloj en la ĉefa sidejo de UN, kaj ke li iros al Limao, ĉefurbo de Peruo, por ĉeesti al la 20-a Konferenco de la Partioj de la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo, alinome la 10-a Konferenco de Partioj de la Protokolo en Kioto en la venonta semajno. Li diris: "Lastatempe Usono, Ĉinio, EU kaj Germanio faris gravajn promesojn pri redukto de ellasado de karbona dioksido, ni decidis persisti en tiu ĉi tendenco."

 

    Li diris ankaŭ, ke la lima-a konferenco estas la ŝlosila kunveno antaŭ la last-etapa intertraktado dum la konferenco okazonta en Parizo en la venonta jaro, li inspiras pro la politikaj voloj prezentataj de ĉiuj flankoj post la okazo de la Pintkunveno de UN pri la Klimato en septembro de la kuranta jaro, inkluzive de la nova redukta plano far EU pri la redukto de ellasado de forceja gaso, la Ĉin-Usona Komuna Deklaro pri Klimata Ŝanĝo kaj tiel plu. Krome, la Fonduso por Verda Klimato baldaŭ finkolektos dekmil milionojn da usonaj dolaroj, kaj post ne longe ĝi funkciiĝos.

 

    Li esperas, ke en la lima-a konferenco oni povos aperigi la projekton de interkonsento pri klimata ŝanĝo kaj fine aprobi ĝin en la klimata konferenco okazonta en Parizo.

 

    La 1-an de decembro (laŭ la loka tempo) en Limao, ĉefurbo de Peruo, inaŭguriĝis la 20-a Konferenco de la Partioj de la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo, alinome la 10-a Konferenco de Partioj de la Protokolo en Kioto, reprezentantoj faros koncernajn diskutojn en la 12-taga konferenco.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments