Ĉefpaĝo

En 2012 -- Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo en Daŭho

| 2014-12-05
Bookmark and Share

Afiŝo por la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo en Daŭho


    La plena nomo de la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo en Daŭho estas la 18-a Kunveno de la Partioj de la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo kaj la 8a Kunveno de la Partioj de la Protokolo de Kioto, kiuj okazis de la 26-a de novembro ĝis la 7-a de decembro 2012 en Daŭho, Kataro.

 

    La plej granda frukto de la ĉi-foja konferenco estas tio, ke oni finfine atingis interkonsenton pri la dua fazo de la sindevontigo laŭ la Protokolo de Kioto ekde la jaro 2013, kaj ankaŭ interkonsentis ke la dua fazo de la devontigo daŭros 8 jarojn.

 

    La konferenco ankaŭ aprobis plurajn rezoluciojn, kiuj temas pri longtempa fonduso por la klimato, rezulto de la laborgrupo por longtempa kunlaboro sub la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo, Durbana platformo, Mekanismo pri Kompenso por Perdo kaj Damaĝo kaj tiel plu. Kanado, Japanio, Nov-Zelando kaj Rusio klare esprimis sian ne-partoprenon en la dua fazo de devontigo laŭ la Protokolo de Kioto.

 

(el Ĉinio en bildoj)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments