Ĉefpaĝo

Germanio publikigis sian planon pri klimata ŝanĝo

| 2014-12-05
Bookmark and Share

de LI WUZHOU

 


En la inaŭguro de la lima-a konferenco






    Sekvante la publikigon de la ellasa redukto far EU, Ĉinio kaj Usono, Germanio publikigis sian planon kontraŭ la klimata ŝanĝo tagmeze de la 3-a de decembro -- la 3-a tago de la lima-a konferenco pri klimata ŝanĝo. La kabineto de la germana kanceliero konsentis, ke Germanio akcelu siajn agadojn kontraŭ klimata ŝanĝo antaŭ la jaro 2020, kaj publikigis la planon por garantii la realiĝon de antaŭe planita ellasa redukto je 40% sur la bazo de tiu en la jaro 1990.

 

    Se la plano estos glate realigita, ĝis la jaro 2020, Germanio malmultigos la ellason de 78 milionoj da tunoj da karbona dioksido. La plano estas pli ambicia ol tiu de EU publikigita en oktobro ĉi-jare por ellasa redukto je 40% antaŭ la jaro 2030 surbaze de tiu en la jaro 1990.

 

    La plano klare montras, ke por la celo oni malmultigos la uzadon de karbo en la elektroprodukta sistemo de Germanio. Ĉi tiu nova celo devigos la du germanajn elektro-kompaniojn EOAN kaj RWE redukti sian uzadon de fosilia energio, precipe de karbo. La germana elektra industrio devos redukti la aldonitan kvanton de ellaso de forceja gaso je 22 milionoj da tunoj.

 

    Tobias Münchmeyer, germana specialisto pri la klimato, diris: "La germana registaro finfine faras ion praktikan por solvi la klimatan problemon. Se la plano vere realiĝos, estos la unua grava paŝo por eskapi el poluado de fueloj kaj komenci malmultkarbonan ekonomion."

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments