Ĉefpaĝo

Ĉina-Usona Komuna Deklaro pri Klimata Ŝanĝo devas esti modelo por ĉiuj partioj en la lima konferenco pri klimata ŝanĝo

| 2014-12-05
Bookmark and Share

 

 

    Tim Collard, kolumnisto kaj veterana brita diplomato, verkis artikolon, en kiu la aŭtoro atentigas, ke la Ĉina-Usona Komuna Deklaro pri Klimata Ŝanĝo devas esti modelo por ĉiuj partioj en la lima konferenco pri klimata ŝanĝo.

 

    La artikolo diras, ke la tutmonda akordiĝo pri klimata ŝanĝo estas tre kompleksa kaj malfacila tasko kaj postulas eksterordinaran diplomatian saĝecon.

 

    La 12an de novembro en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Barack Obama respektive publikigis agadojn de siaj propraj landoj por respondi al klimata ŝanĝo post la jaro 2020, kaj promesis instigi ĉiujn partiojn atingi tutmondan konsenton pri klimata ŝanĝo en la pariza konferenco en la venonta jarfino. Kiel du plej grandaj emisi-landoj, Ĉinio kaj Usono volas transponti diferencojn kaj kune klopodi por redukti ellasadon de forceja gaso. Tio montras la decidemon, sintenon kaj kunlaboron de la du landoj pri solvo de la problemo pri klimata ŝanĝo.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments